Propono por plenigi la komunan parton de la formularo "Interlernejaj Partnerecoj" de la programo "Comenius". Tiu formularo dividiĝas laŭ kvar partoj (A, B, C kaj D). La komunaj partoj estas la unuaj tri (A, B, C). Pri la parto B, kiu identigas la partnerojn, ĉiu plenigas la sian kaj sendas ĝin al siaj partneroj. Pri eroj el la partoj A kaj C jen la propono. Atentu, temas pri propono. Ĉiu nova akel-grupo devos adapti ĝin al sia situacio.

A.   PROJEKTRESUMO
 

Per pliigo de la komunikado inter eŭropanoj, pliprofundiĝas la ideo pri Eŭropo. Tiu ĉi projekto, ligante plurajn interkomunikontajn lernejojn kaj uzante interŝanĝon informojn kaj spertojn, kaj ties diskonigon per la lingvoj de la partoprenantoj plus plia nenacia lingvo Esperanto, celas pliprofundigi la spertadon kaj koncepton de eŭropa civitaneco. La konstanta kreskigo de EU pli kaj pli devigas imagemajn solvojn por ebligi interkomunikadon enkadre de kultura egaleco, al kiuj tiu ĉi projekto celas kontribui.

La uzo de la novaj informteknologioj proksimigos la partoprenantojn al komunikilo pli kaj pli nemalhavebla, faciligos ilian komunikadon, kaj ebligos la apertiĝon de la projekto al la ĉirkaŭlerneja komunumo.


C.  ENHAVO KAJ ORGANIZO DE LA PROJEKTO

1.       La konkretaj celoj de la projekto  

La celoj estas::                      

·        Pridiskuti en lernejoj la temon de komunikado en Eŭropo Unio.

·        Promocii interkulturon per rekta kontakto kun la lingva kaj mora malsamecoj.

·        Batali kontraŭ lingva bariero per neŭtrala kaj demokrata lingvo, kiu defendas lingvan diversecon kaj egalan dignon de ĉiuj lingvoj, kaj propedeŭtikas la lernadon de aliaj lingvoj.

·        Plilarĝigi la mondkoncepton de la gelernantoj per kreado de kontaktoj kun samaĝuloj el la aliaj lernejoj de la partneraj landoj.

·        Interkomunikigi la partnerojn per disvastigo de personaj, lernejaj, urbaj kaj landaj datumoj.

·        Kontribui al formado de eŭropa civitaneco.

·        Kontakti europajn eduksistemojn kaj malsamajn pedagogiajn praktikojn.

 

2.    La atendeblaj rezultoj sur la partoprenantoj kaj sur la aliaj interesitaj subjektoj (gelernantoj, geinstruistoj, institutoj, loka komunumo kaj eduka komunumo)

 La atendeblaj rezultoj estas:

·        Pliprofundiĝo de sento de eŭropa aparteno tra akiritaj kontaktoj kaj emociaferoj.

·        Akiro de lingvo neŭtrala (Esperanto), kiel ilo de demokrata komunikado.

·        Akiro de bazaj konoj pri la gepatraj partnerlingvoj.

·        Plikonsciigo pri la riĉeco de lingvoj en Eŭropa Unio kaj ties problemoj.

·        Malfermiĝo de la lernejoj al ekstera mondo

 

3.   Prijuĝo la disvolviĝon de la projekto kaj ĝian impreson sur gelernantoj, geinstruistoj kaj institutoj partoprenantaj kaj tie, kie tio estas kongrua, sur la loka komunumo.

  1. Utiligo de la kune interkonsentitaj tabeloj por prijuĝi la disvolviĝon de la projekto.
  2. Uzado de apartaj taksiloj por taksi la nivelon de la lingva lernado akirita de la gejunuloj.
  3. Uzado de komunaj juĝkriterioj  por analizi la rezultojn de la projekto.

4.   Diskonigo la rezultojn – spertojn kaj finajn produktojn – inter la partoprenantaj institutoj, la aliaj organizoj kaj la loka komunumo?

·        Per raportoj kaj personaj kontaktoj.

·        Per dokumenta/fota ekspozicio.

·        Per lernejaj ĵurnaletoj, lokaj gazetoj kaj lokaj radio-televidoj.

·        Per internaciaj komunikrimedoj en esperanto, kies internacia reflekto gravegas por la projekto.

·        Per partoprenado en seminarioj  kaj konferencoj por disvastigi la rezultojn de la projekto.

·        Per interretaj rimedoj kreitaj de la partneroj (lernejaj retpaĝoj), de subtena institucio EEU (www.lingvo.org/akel) kaj de fakaj retedukpaĝoj (edukado.net, ecolbest...)

 

5.   Priskribi la rolon kaj taskojn de ĉiuj partoprenantaj institucioj.  

Ĉiuj institucioj:

§        Promocios la projekton en sia propra etoso.

§        Grupigos gejunulojn por la realigado de la projekto.

§        Kreos favorajn kondiĉojn por instrui komunan neŭtralan lingvon.

§        Disponigos informatikajn rimedojn por favori la celojn de la projekto.

§        Faciligos rimedojn por enkonduki sian nacian lingvo al partneroj.

§        Kreos kaj subtenos interretajn paĝojn por plenumi la projekton.

§        Apogos loĝistike la partnerojn dum la vizitoj.

§        Taksos la finajn rezultojn.

6. Kiamaniere la institucioj partneraj realigos siajn efektivajn komunikadon kaj kunagadon.

       La partneraj institucioj realigos interkomunikadon kaj kunagadon uzante informatikajn rimedojn kaj  apogante la vizitojn de la partneroj.  Uzo de interreto unue skribe kaj poste voche  eblos interrelati la partoprenantojn. La vizitojn apogos la vizititoj per programo ene la lernejo kaj ekstere.

7.   Aktiva partoprenado de la lernantoj kaj/aŭ de la instruistoj

La lernantoj produktos prilaboraĵojn kiuj enhavas informojn pri si mem, sia urbo, sia lando, ĝia kulturo kaj ĝia historio.

La lernantoj partoprenos ĉu en la tagoj de landoj kaj Eŭropo ĉu en la aranĝoj pri la diskuto de la problemo de komunikado en Eŭropa Unio.

La lernantoj prijuĝos la projekton, sian propran agadon en la projekto kaj estos pritaksitaj pri sia laboro.

La instruistoj apogos la lernantojn pri ĉi taskoj kaj subtenos disvolvon de la projekto en ĉiuj fazoj.

8. Kiamaniere la projekto integriĝos en la studplanoj de la partoprenantaj lernantoj?

      La projekto integriĝas en la studplanoj  precipe en geografia, historia, civitaneca edukado kaj lingvaj lernaĵoj.

- en la programoj de gepatra kaj fremdaj lingvoj pro la propedeŭtika rolo de Esperanto.

- enkadre de programoj de Geografio, Historio kaj Civitana Edukado per pliprofundigontaj konoj pri Eŭropo kaj ĉefe pri landoj de la parteneroj.

- enkadre de agadoj kaj kulturaj projektoj de la lernejo.

9. Se la projekto tuŝas la temon Interkultura Dialogo priskribi kiel ghin entenas la projekto.

La lingvo Esperanto respektas egale la dignon de ĉiuj lingvoj. Sinproponante kiel pontlingvo por ĉiuj, ĝi trudas nenion nacian kulturon super la ceteraj. La kulturo Esperanta enradikiĝas en la respekto al malsameco. Do ĝi, kiel demokrata lingvo, kapablas solvi la problemon de komunikado kaj samtempe savi ĉiujn lingvojn/kulturojn.

Tiel la partoprenantoj en la projekto:

- Lernas Esperanto-lingvon kaj interkomunikas per ĝi.

- Ekeniras al la gepatraj lingvoj kaj pliprofundigas la konon pri la geografio kaj historio de la partnerlandoj.

- Sin intervizitas spertante novajn morojn kaj situaciojn (kultuerojn), ĉar ne sufiĉas intelekte kompreni sian apartenecon al Eŭropo. Oni bezonas senti tion kaj krei internacie novajn rilatojn.

 

10.   Se antaŭviditaj, kia tipo de specifaj intervenoj estas, rilate al unu aŭ pluraj el la comenius-aj antauecoj, celante:

- promocii fruan lernadon de lingvoj, multlingvan komprenon kaj/aŭ  instruadon de specifaj lernaĵoj per fremda lingvo

 

- plifaciligi partoprenon de gelernantoj bezonantaj specialajn pedagogiajn atentojn

 

- faciligi partoprenon de lernejoj kaj gelernantoj bezonantaj pro sociekonomiaj, geografiaj aŭ alitipaj kialoj

 

- garantii rajtegalecon de gejunuloj kaj geadoltoj

 

- helpi partoprenon de gelernantoj apartenataj al minoritataj grupoj, specife gefiloj de enmigrintoj laboristoj, ciganoj, vaguloj aŭ kiu istas survoje?

 

Kalendaro de la projekto.

Ĝis decembro (jaro 0): Elekti kaj kontakti partnerojn por celagordo, agadkalendarigo, kaj taskdivido;
Januaro (jaro 0): Plenumo kaj konkretigo de la projekto. Prezenti la kandidatecon al programo "Comenius" per nacia agentejo;
De septembro (jaro 1) ĝis julio (jaro 2): Promocii la lernadon de Esperanto kiel komuna, neŭtrala kaj demokrata lingvo;
Oktobro (jaro 1): Krei dulingvajn retpaĝarojn; krei tabelojn kun aprezkriterioj;

Novembro (jaro 1): Eki lernantajn leterkontaktojn Esperante;
Ĝis decembro (jaro 1): Disponigi en la retpaĝaro dulingve informojn pri la partneroj;

Januaro (jaro 1): Promocii en la lernejoj prelegojn kaj debatojn pri la riĉeco de lingvoj kaj la problemo de komunikado en la Eŭropa Unio. 

Februaro (jaro1): Kunvenigi la partnerojn por: aprezi la plenumiĝintaj projekterojn; pliprofundigi E-lernadon; eklerni gastigantan nacilingvon; kontakti ĉiutagan vivon de la partneroj.

Celebri la tagojn de la landaj partneroj.
Ĝis aprilo (jaro 1): Disponigi dulingve en la retpaĝaro informojn pri la partneraj lernejoj.
Aprilo (jaro 1): Kunvenigi la partnerojn por: pliprofundigi la E-lernadon; eklerni gastigantan nacilingvon; kontakti la ĉiutagan vivon de la partneroj;  aprezi la plenumiĝintaj projekterojn.

Celebri la nacian tagon de la landaj partneroj;

Majo (jaro 1): Celebri la Eŭropan Tagon.  Promocii prelegojn kaj debatojn pri la problemo de komunikado en la Eŭropa Unio.


Ĝis decembro (jaro 2): Disponigi dulingve informojn pri la partneraj urboj en la retpaĝaroj.

Januaro (jaro 2): Promocii en la lernejoj prelegojn kaj debatojn pri la riĉeco de lingvoj kaj la problemo de komunikado en la Eŭropa Unio.

Februaro (jaro2): Kunvenigi la partnerojn por: pliprofundigi la E-lernadon; eklerni gastigantan nacilingvon; kontakti la ĉiutagan vivon de la partneroj; aprezi la plenumiĝintaj projekterojn.

Celebri la nacian tagon de la landaj partneroj.
Ekde marto (jaro 2): Disponigi dulingve en la retpaĝaro informojn pri la kulturo kaj historio de la partneraj lernejoj. Celebri la tagojn de la landaj partneroj.
Aprilo (jaro 2): Kunvenigi la partnerojn por: aprezi la konkretiĝon de la projekto, speciale pri la diskonigo kaj lernado/instruado de esperanto;
eklerni gastigantan nacilingvon; kontakti la ĉiutagan vivon de la partneroj.

Majo (jaro 2): Celebri la tagon de Eŭropa Unio. Promocii prelegojn kaj debatojn pri la temo/problemo de komunikado en la Eŭropa Unio;   
Junio (jaro 2): Verki la agad- kaj kont-raportojn al ĉies naciaj-agentejoj.