AKEL 2
En la jaro 2005-a stariĝis la dua Akel-grupo, kiu kunligis tri lernejoj el tri eŭroplandoj, t e, la lernejo Canko Cerkovski, de Polski Trambesh, Bulgario, la scuola media statale Cavour, de Modemo, Italio kaj la Sir Thomas Rich´s school, de Gloucester, Britio. La nova Akel-projekto estis projektita por tri jaroj kaj apogita je la unua kaj la dua jaroj de la programo Socrates. En la dua jaro, lernjaron 2006/7, krom la antaŭaj menciitaj lernejoj aldoniĝis du pli, t e, la Instituto de Educación Secundaria Reyes Catolicos, de Ejea de los Caballeros, Hispanio, kaj , franca lernejo de instruistino Catherine Marstrand.
Dum la unua jaro, la tri supra menciitaj lernejoj renkontiĝis unue en Polski Trambesh, Bulgario, inter la 6-a kaj la 13-a de novembro 2005, kaj due en Modemo, Italio, inter la 2-a kaj la 9-a de aprilo 2006.
Je la dua jaro kune kun unu el la du novaj lernejoj ili renkontiĝis en Gloucester, Brito, inter la 15-a kaj la 22-a de oktobro 2006 kaj planas renkontiĝi denove en Bulgario aprile 2007.