La tria renkontiĝo
en Gloucester, Britio
La tria renkontiĝo inter la partneroj de la projekto “Alternativa komunikado inter Eŭropaj Lernejoj por konstruado la mondkoncepto de la junaj homoj en estonta Unuiĝinta Eŭropo” financata por dua jaro de la internacia agentejo “Sokrates”, okazis de la 15a ĝis la 22a de oktobro 2006 en urbo Gloucester, Britio.
La 15an de oktobro en la bela urbo Gloucester kuniĝis geinstruistoj kaj gelernantoj el diversaj lernejoj de Eŭropo: lernejo “Canko Cerkovski”, urbo Polski Trambesh, Bulgario, Scuola media statale “Cavour”, urbo Modena, Italio, “IES Reyes Catolicos”, urbo Ejea de los Caballeros, Hispanio kaj kompreneble la ĉarmaj dommastroj de “Sir Thomas Rich’s School”, urbo Gloucester, Britio.
La temo de la renkontiĝo estis “Bonaj praktikoj kaj tendencoj en la uzado de la novaj informteknologioj en la instruado. La neceso de la instruado kaj lernado de Esperanto kaj de aliaj fremdaj lingvoj.”
Ĉiuj partneraj lernejoj demonstris antaŭ la aliaj partoprenantoj multimedian prezentadon laŭ la temo. Danke al tiuj prezentadoj ni havis eblecon konatiĝi kun la maniero laŭ kiu la gelernantoj kaj la geinstruistoj de la partneraj lernejoj laboras en siaj lernohoroj. Ni havis eblecon vidi la multmediajn laborojn, kiujn la gelernantoj mem preparas por variigi siajn lernejajn okupojn kaj denove ni konvinkiĝis kiom grave por la junaj homoj estas la lernado de fremdaj lingvoj.
Inter ni mem ni ne havis la problemon, kun kiu renkontiĝas en sia komunikado la civitanoj de malsamaj landoj – la malbona kono la lingvo de la aliaj, la deziro diri multe kaj la manko de konataj vortoj per kiuj diri tion. Ĉiuj partoprenantoj parolis en unu sama lingvo – la lingvo de la amikeco Esperanto. Kaj ni ĉiuj denove komprenis kiom agrabla kaj utila estas la komunikado en unu lingvo neŭtrala, kiu ne metas barilojn inter la geamikoj kaj donas eblecon por senproblema diro de ĉiuj pensoj, sentoj kaj deziroj.
Por konatiĝi pli bone kun la gastiganta lando, por ekkoni ties historian kaj kulturon ni partoprenis en kelkaj ekskursoj. Dum la veturadoj ni sukcesis ekkoni unu la aliajn multe pli bone, pliprofundigi la jam ekzistantanj amikecajn rilatojn kaj komenci novajn. Iuj de ni eĉ uzis la tempon por plibonigi siajn lingvokonojn en Esperanto.
Dum la promenado en urbo Gloucester ni trarigardis la belegan katedralon en kiu, kiel ni ĉiuj jam bone sciis, estis farita parto de la filmo pri Harry Potter, ni konatiĝis kun la urbestrino kaj kun la ŝerifo de la urbo, kiuj akceptis nin en sia laborloko, vestitaj per siaj belegaj oficialaj kostumoj.
En la universitata urbo Oksfordo – unu el la plej malnovaj kaj famaj en la mondo - ni vizitis la preĝejojn Sankta Mikaelo (11a jarcento) kaj Sankta Virgulino Maria (13a jarcento), la teatron Sheldoniumn, la bibliotekon Balliol, la oksfordan “ponton de la sopirĝemoj” kaj multajn aliajn historiajn vidindaĵojn.
Kompreneble ni sukcesis viziti ankaŭ Londonon. Ni promenadis en parko Hyde, vidis la akvan memorialon de princino Dajana, la reĝdomon Bakingham kaj la statuon de reĝino Viktoria, la faman horloĝturon Big Ben, la abatejon Westminster...
Dum la tuta laborrenkontiĝo ni pridiskutis tion, kion ni faris ĝis nun kaj planis la agadojn por la estonteco. Ĝis la sekvonta renkontiĝo en ĉiu lernejo oni anoncigos konkurson por eseo laŭ la temo “Mia eŭropa civitaneco”, ĉie estos organizigataj fotoekspozicioj sub la titolo “Mi loĝas en Eŭropo”, kaj estos kolektataj materialoj laŭ la temo “Kutimoj kaj tradicioj aŭ kiamaniere festas mia popolo”.
La tempo, kiam ni estis kune, pasis tre rapide kaj ŝajne post nur unu momento venis la tempo por la disigo. Ie ni vidis postsignojn de larmoj … . Sed en ni ĉiuj loĝas la espero, ke ni denove kuniĝos dum la nova AKEL-renkontiĝo, kiu okazos en Bulgario, en la malgranda urbeto Polski Trambesh, dum aprilo 2007a. Ni vere elkore dankas la multajn homojn kiuj kontribuis al la sukceso de la tria renkontiĝo kaj daŭre zorgis pri nia bona farto en Britio.
Mariana Gencheva
Programo de la renkontiĝo en Glostro
|
Lundo 8.45 per aŭtobuseto al Sir Thomas Rich’s School 9.00 matenmanĝo 9.45 koncerto 11.20 kunvenon kun la direktoro (teo kaj kafo) 11.55-12.30 en lecionoj kun instruistoj kaj lernantoj 12.30 ni gvidos vin tra la lernejo 13.45 tagmanĝo Posttagmezo en Cheltenhamo, kie vi povas butikumi. Poste vi revenos al la hotelo. 19.00 Vespermanĝo.
|
Mardo Matenmanĝo al TGI Fridays aŭ “mantenmanĝa skatolo” 10.00 ekskurso al Oksfordo. Marcos Kramer, studento kaj esperantisto, gvidos vin tra la urbo. Tagmanĝo en Oksfordo 16.00 forveturo de Oksfordo. Reveno al la hotelo. 19.30 Vespermanĝo kaj kegludo ĉe la “Somerset Arms” trinkejo. |
|
Merkredo Matenmanĝo TGI Fridays aŭ skatolo 10.00 vizito al Glostro 13.00 tagmanĝo en restoracio (Wetherspoons) 14.30 renkontiĝo ĉe la urbestro, en la urbodomo 15.30 reveno al la hotelo 19.00 vespermanĝo
|
Ĵaŭdo Matnmanĝo TGI Fridays aŭ skatolo 9.00 vizito al Londono. Heleno Fantom renkontos vin en Londono kaj gvidos vin tra la urbo. Forveturo el Londono. Vi haltos ie survoje por manĝi |
|
Vendredo 8.30 Veturado al Sir Thomas Rich’s 9.00 matenmanĝo en la lernejo 9.45 prezentado pri la uzado de komunikiloj en edukado 11.55 kunvenon por diskuti la projekton 12.30 tagmanĝo en la lernejo postagmezo libera 17.45 aŭtobuseto de la hotelo al la lernejo 18.00 vespermanĝo 19.00 festo kun popoldancado 22.00 aŭtobuseto al hotelo. |
Sabato Matenmanĝo Foriro. Ĝis la revido!
Adreso de la hotelo: Premier Travel Inn, 374, Gloucester Road, Cheltenham GL51 7AY |