La unua renkontiĝo en Polski Trambesh, Bulgario
inter la sesa kaj la dek tria de novembro 2005

Lernejo Canko Cerkovski
Ni ĵus revenis de la unua renkontiĝo inter la delegacioj de la tri lernejoj (ŝtata mezlernejo "Cavour" de Modeno, Italio, mezlernejo "Canko Cerkovski" de Polki Trambesh, regiono Lovech, Bulgario kaj mezlernejo "Sir Thomas Rich's School" de Gloucester, Glocestershire, Britio) de la projekto AKEL-Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj. La renkontriĝo okazis de la 6-a ĝis la 13-a de novembro 2005 en Polski Trambesh kaj estis subtenata de la lernejestro s-ino Pavlina Mineva.
Partoprenis en la renkontiĝo 2 italaj studentoj kaj du instruistoj (s-ino Valeria Bocchini kaj s-ro Ermanno Tarracchini), 4 britaj studentoj kaj 2 britaj instruistinoj (s-ino Elizabeth Stanley kaj s-ro Jacky Hewett), la bulgara respondeculino de la projekto s-ino Mariana Gencheva kaj multaj gelernantoj de la gastiganta lernejo "Tsanko Tserkovski". La 9-an de novembro, post solena inaŭguro kun la Eŭropa himno kaj la himnoj de Italio, Britio kaj Bulgario, la tri lernejoj prezentis sin mem pere de video-filmoj faritaj de la gelernantoj kaj de la geinstruistoj al la multnombra publiko.
La italaj, britaj kaj bulgaraj geknaboj realigis kune afiŝon kiu esprimis tre bone la signifon de paco kaj amikeco pere de esperanto. Tiuj afiŝoj kune kun fotoj kaj bildoj estos gardataj de la unuopaj lernejoj kiel valora studmaterialo. Kune la gelernantoj de la tri lernejoj ludis korbpilkon, dancis popolajn dancojn, kantis kantojn en esperanto kaj ekskursis.
Ĉiam niaj bulgaraj gastigantoj en siaj belaj folkloraj kostumoj bonvenigis nin pere de la tradicia tre bongusta pano kun salo kaj mielo kiun ni tre volonte akceptis. Por ni estis granda honoro kaj dum nia tuta restado ni povis ĝui la plej delikatan kaj sinceran amikecan etoson en la lernejo kaj en la tuta urbeto. Pro tio ni devas forte danki al la organizantoj.
Ankaŭ la urbodomo kaj la urbestro kune kun la urbodoma konsilantaro akceptis nin en la urbodoma salono de Polski Trambesh kaj sendis pere de ni amikajn salutojn al la urbestroj de niaj urboj kun la peto, ke tiu ĉi paŝo povos esti la starto de tre grava kultura interŝanĝo kaj de amikaj rilatoj kiuj povus celi interurbajn ĝemeliĝojn.
La venonta paŝo en la realigo de la projekto estas la kolekto de materialoj pri la moroj kaj festoj de niaj tri landoj por povi prepari prezentadon pri nia naskiĝlando kun ĝiaj kulturaj heredaĵoj kaj historie valoraj obiektoj. Poste oni organizos konkurson pri desegnaĵoj kaj figuraj artoj pri la temo: "Mia fremdlanda amiko". La dua renkontiĝo de delegacioj de la tri lernejoj okazos de la 2 ĝis la 9-a de aprilo 2006 en Modeno (Italio).
Dum nia restado en Polski Trambesh estis donita al ni la ebleco konatiĝi kun la bela bulgara lando kun ĝiaj variaj regionaj pejzaĝoj, kun ĝia aparte dolora historio, kun ĝiaj monumentoj al la elstaraj homoj kiuj faris multon por la evoluo kaj la bonfarto de la bulgara popolo.
La celoj de AKEL-projekto, akceptita kaj financata de EU, konsistas en la konstruado de ideo de eŭropa kaj monda civitaneco de la junaj homoj en Eŭrop-Unio kaj ni devas agnoski, ke la gejunuloj de la tri lernejoj estas forte engaĝitaj labori diligente por atingi ĉiujn objektivojn de la trijara kunlaboro.
Oberrauch Luigia Madella