AKEL - Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj naskiĝis por pliprofundigi la eŭropcivitanecon, enkadre de Eŭropa Unio, per Esperanto.

La projekto AKEL (klaku kaj legu pri ĝiaj celoj kaj strategioj) estas propono de Eŭropa Esperanto-Unio por solvhelpi la problemon de lingva diskriminacio en Eŭropa Unio. Per ĝi oni kontaktos diversajn kulturojn kaj ties lingvojn. Tiel, ĉiu lernejklaso partoprenanta en ĉiu Akel-grupo lernas Esperanton dum la daŭro de la projekto, kaj eklernas fremdajn lingvojn, kiam vizitas siajn partnerojn. Krome, oni pridiskutas la situacion de la eŭropaj lingvoj ĉu oficialaj ĉu neoficialaj enkadre de kulturaj egalrajtoj.

Tiun ĉi projekton ni klopodas funkciigi per subteno de Eŭropa Unio. Por tio  ĉiu  partoprenanta lernejo (almenaŭ tri lernejoj el tri malsamaj landoj) unuope kandidatiĝu al EU-programo «Comenius - Interlernejaj kaj Multflankaj Partnerecoj» per sia nacia agentejo
(por trovi la koncernan retadreson klaku maldekstre sur «Agentejoj»)

La programo «Comenius- Interlernejaj kaj Multflankaj Partnerecoj» eblas funkciigi projekton se almenaŭ oni atingas aprobon el tri naciaj agentejoj. Tio devigas aplombe plenigi taŭgajn formularojn (vidu sekve). Ili havas parton komunan al ĉiuj partneroj, pri kies enhavon la partneroj nepre devas konsenti. Jen propono pri komuna parto (kompreneble, pripensinde nur kiam oni plenigas la formularojn post trovi la partnerojn).

Por trovi partnerojn bonvolu plenigi aliĝilon (klaku maldekstre sur «Aliĝilo») kaj sendu ĝin al gvidanto.

Kiuj povas kandidatiĝi?

Laŭ la artikolo n-ro sep de la Decido n-ro 1720/2006/EC «Lernado dum Vivado» (legeblas dudeklingve ĉe http://ec.europa.eu/education/programmes/newprog/index_en.html#call ), krom la EU-landoj kandidatiĝi povas ankaŭ la EFTA/EEE-landoj, EU-kandidatiĝantaj landoj, kaj (laŭbaze de specifaj akordoj) Okcidentbalkanaj landoj kaj la Svisa konfederacio.

Pri la formularoj:

Por ricevi bezonatan formularon oni uzu la retadreson de la respektiva nacia agentejo (klaki maldekstre sur «Agentejoj») kaj elŝutu formularon "Interlernejaj Partnerecoj"  el la programo Comenius.

Ni kalkulas je vi kaj ĝoje helpos vin.

La AKEL-respondeculo: Luís Ladeira (Luizo Ladejra)