Membrino de Eŭropa parlamento Ljudmila Novak prezentis la 21-an de januaro 2009 al la Eŭropa Parlamento en Komitato por Kulturo sub la signo: PE 416.668v01-00 kadre de debato pri la raporto/opinio pri multlingveco de Vasco Graca Moura tri proponojn pri ŝanĝoj de artikolo 4:
Propono pri ŝanĝo: 4a. (nova) konstatas ke la principo de estimo de egalrajteco ne povas esti certigita dum oni uzas nacian lingvon (la anglan) kiel »lingua franca«.
Propono pri ŝanĝo: 4b. (nova) proponas, ke konservante kaj uzante vivajn lingvojn, estimante lingvan diversecon kaj stimulante lernadon de diversaj lingvoj oni pristudu la eblecon kaj utilecon de enkonduko de komuna artefarita lingvo en EU, ekzemple Esperanto. Nur ĝi povus faciligi interkompreniĝadon en Eŭropo kaj kun loĝantoj de aliaj kontinentoj, ĉar ĝi estas simpla por lernado kaj uzo.
Propono de ŝanĝo: 4c. (nova) konstatas, ke la enkonduko de eŭro kiel komuna eŭropa monunuo, ege faciligis komercadon inter la ŝtatoj kaj helpis al ekonomia kresko kaj pli granda stabileco en EU. Similajn efektojn povus havi ankaŭ enkonduko de komuna komuniklingvo, kiu ja neniel forigus aŭ limigus uzon de naciaj kaj aliaj vivaj lingvoj uzataj en EU.
En tiu sama dokumento, estas propono de Marco Cappato, proponante ke indikiloj pri lingva rego estu ankaŭ en Esperanto.
- EU-parlamentano esperas je Esperanto. (liberafolio)
- Lunde, la 16-an de februaro okazis la kunsido de la Kultura kaj Eduka Komisiono de la Eŭropa Parlamento. Se akceptuta, la propono progresus al la plena sesio, sed kiel atendita, la tri amendoj estis ne akceptitaj. (liberafolio)
- Tiama voĉdonado por helpi.
- Rezultoj/komentoj pri la voĉdonado/proponoj.
- Komentoj pri la proponoj.
- Blogo (EO).
- Artikolo (FR).
- Dokumento mem 2008/2225 (EN).
- Dokumento mem 2008/2225 (EN se havebla).
- En julio en la Parlamento unua forumo pri Lingva problemo de EU invitita de profesoro Geremek kun partopreno de 25 personoj.
- Skribaj pridemandoj E-2914/05 E-2915/05 E-2916/05 al EU-komisiono far Marco Pannella (Alde) kaj Emma Bonino (Alde). (liberafolio)
- Demando de Dell'Alba al EP, A5-0153/04. (Euronews)
- Demando de Dell'Alba al EP, A5-0153/04 (dokumento mem) (EN)
- Demando de Dell'Alba al EP, A5-0153/04 (dokumento mem) (EN se havebla)
- Listo da demandoj al EP


