Nun, post la jamaj diskutoj, estas nur unu versio, tiu fina versio de Umberto Broccatelli. Nepre tiu versio (6) estu uzata, sed jen sube por historia intereso estas iuj aliaj versioj iam proponitaj.
Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nur,
nek rivero nek montaro plu landlimoj estas nun.
Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid';
nun brilegu belo via, ĉiu estas via id'.
Via flago kunfratigas homojn post milita temp',
via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent'.
De l' Malnova Kontinento, ĵus ekstaris la popol',
gvidas ĝin tre nova sento kaj kuniga forta vol'.
Sub la ŝildo de la juro, ni vivados en konkord',
tio estas nia ĵuro: unu land' kaj unu sort'.
Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj':
tuthomara granda rondo, en la paco, en la ĝoj'.
Diverseca unuiĝo, ĉiel' blua, ora sun', kantu kune amikaro, ni la pacon festas nun. Via flago kunfratigas homojn post milita hor', jam brilegas la espero, ĉia bono en la kor'. Civitanoj elproklamas, jen direkto jen la voj': por landaro Eŭropa, buntkunada justa ĝoj'.
Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nur,
nek rivero nek montaro plu landlimoj estas nun,
Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid';
Nun brilegu belo via, ĉiu estas via id'.
Via flago kunfratigas homojn post milita temp',
Via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent'.
Sub la ŝildo de la juro ni vivados en konkord'.
Tio estas nia ĵuro: unu land' kaj unu sort'.
Tra l' Malnova Kontinento nun laŭtiĝu nia kant',
flugu per facila vento En la lingvo Esperant'!
Jen ekzemplo por la mondo: jen direkto, jen la voj':
tuthomara granda rondo en la paco, en la ĝoj'!
Est Europa nunc unita et unita maneat Una in diversitate pacem mundi augeat Semper regant in Europa fides et iustitia et libertas populorum in maiore patria Cives, floreat Europa opus magnum vocat vos Stellae signa sunt in caelo aureae, quae iungant nos Unuecas nun Eŭropo kaj restadu tiel ĝi Nia bunta kuniĝado al mondpaco helpu pli Ĉiam regu tra Eŭropo fido justo kaj liber' Ade tio por popolo en pli granda hejmlandar' Beltaskego pri Eŭropo vokas al ĉiu civitan' Oraj steloj en ĉielo simbole kunigas nin
Ĝojo bela, dia lumo, Vi, filino de l' ĉiel'
Al Vi venas nun adeptoj por saluti kun fidel'
Vi mirakle ligas kune dividitojn de la sort'
Fratoj estos ĉiuj homoj, kiujn tuŝas Via fort'
Vi mirakle ligas kune dividitojn de la sort'
Fratoj estos ĉiuj homoj, kiujn tuŝas Via fort'
Nia lingvo Esperanto donas helpon al la mond'
Ho, kreskadu la anaro de pacema granda rond'
Kaj nuliĝu per kompreno la malpaca aĉa front'
Nia lingvo Esperanto povas servi kiel pont'
Kaj nuliĝu per kompreno la malpaca aĉa front'
Nia lingvo Esperanto povas servi kiel pont'
Freude, schöner Götterfunken, Tochter aus Elysium! Wir betreten feuertrunken, Himmlische, dein Heiligtum. Deine Zauber binden wieder, Was die Mode streng geteilt, Alle Menschen werden Brüder, Wo dein sanfter Flügel weilt. Ĝoj'! Fajrero belradia! Elizea di-filin'! fajrebrie ni al via templo iras, preĝi vin. Ĉesu, de vi sorĉligate de l' rigora mod' la ŝir', ĉiuj homoj sentas frate, se vi ŝirmas per flugil'.