Ho Karegul', ŝalme ŝalme alvokas,
De val' al val', kaj malsupren ĝis ni.
Somera fin', la rozoj nun mortadas,
Vi iros for, kaj devas resti mi.
Sed revenu, dum sune resomeros,
Aŭ nia val', silente sub la neĝ',
Tieos mi, ĉu brile aŭ ĉu ombre,
Ho Karegul', ho Karegul', mi amas vin.
Rehejme vi, la floroj forvelkintaj,
Se ankaŭ mi, jam formortinta mi,
Vi venu ĉi, kuŝlokon mian trovu,
Genue ve, ho preĝu ja por mi.
Kaj super mi, viajn softpaŝojn aŭdos,
Do mia tomb', pli varma en dolĉec'.
Ĉar klinos vin, kaj diros ke min amas,
Dormegos mi, en pac', ĝis nia, rekuniĝ'.
Karegul' : ege kara ulo (temas pri knabo Danny)
Ŝalm/o :
1. kano, kavigita kaj borita per kelkaj truoj, per kiu muzikis antikvaj paŝtistoj
2. primitiva formo de fluto aŭ klarneto, kun anĉo kaj truoj