Bonkoraj feliĉstrebantoj tre multas,
Sub lumo sune beloranĝa,
Sur lando suke belverdega;
Tia bunta kulturparo vivigus,
Sed gutas la sango.
Bonegaj donacaĵoj nin abundas,
Merkat' mizeras ne ĉiloke,
Natur' neglektas ne ĉitempe;
Utopie ridriĉaj ni fariĝus,
Sed fluas la sango.
Bonoreloj entimbruaj jam surdas,
Puŝadas moroj nin fieĥen,
Baldaŭas paco nur voĉdonen;
Ja peace-síocháin-on kune ekatingus,
Se pretus al ŝanĝo.
De: Aaron David IRVINE, ĉe Belfasto, julie 1994. Angle: peace (elp. pis) = paco. Irlande: síocháin (elp. ŝiĥan) = paco.
Post morttrimilo fine ekkuraĝoj,
Kune june festas,
Kampe fajre ludoj koloras;
Troviĝas ŝanĝemo en esperegoj,
Ja kontraŭ la sagoj.
Per daŭre malamaj flamaj fikoroj,
Inter ni iuj plorigas plu,
Por diskomuna cel' de kiu;
Ulstron renaskas feniksaj infanoj,
Ja haltas la sagoj.
Petale el delongaj profundvundoj,
Refloras du nuancoj kunen,
Stumbliras homaranoj bonen;
Jen respekte tolere kunfeliĉoj,
Jam sojlo al saĝoj.
De: Aaron David IRVINE, ĉe Belfasto, julie 1999.