XK - La iksa klavaro por Esperanto en Vindozo

Jen facilega kaj sekura programo por Vindozo (7, 8.1, 10 kaj 11) por ebligi la simplan tajpadon de Esperanto. Ĝi bezonas nek instalon nek agordojn, simple lanĉu la programon kaj tiam tuj eblas tajpi cx gx hx jx sx vx. La programeto XK celas ne nur esperantistojn sed ankaŭ neesperantistojn kaj neprogramistojn - homoj kiuj plej ofte ne volas desegni propran klavaranĝon kaj deziras plej simplan kaj plej rapidan solvon kiu ne ĝenos sian nacilingvan klavaranĝon.

(1) lanĉu en Vindozo: xk.exe

(2) tajpu per: cx gx hx jx sx vx

Kuntekstklakante sur la programa bildsimbolo, eblas elekti:
Elektu "CXVX" por simpla tajp-metodo (la defaŭlta): tajpu cx gx hx jx sx vx por la supersignitaj literoj ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ (supersignitaj literoj estas raraj en Esperanta teksto, malpli ol 3%, do premi senpaŝan klavon, x, por ĉiu supersigno ne estas pene)
Elektu "QWYX" por rapide harmonia tajp-metodo: kiel harmonia tajp-metodo kun Ekverto, do estas x=ĉ w=ĝ ^h=ĥ ^j=ĵ q=ŝ y=ŭ
Elektu "^C)X" por harmonia tajp-metodo: \a=à /e=é //u=ű ^o=ô :a=ä ~n=ñ #=å *c=ċ >c=č )g=ğ ,c=ç ... ;,=, ;/=/ ktp (vidu fonton por plena listo)

XK funkcias en Vindozo kun multaj programoj inkluzive de VIM. Aŭtomata lanĉo je starto de Vindozo ne estas rekomendata. Je eventuala paneo, provu reg-alt-viŝ kaj mortigu xk.exe. XK estas senvirusa (la fonto de XK funkcias sur kodo de autohotkey.com kiu devus esti senriska). XK estas senpaga kaj sengarantia; uzo estas je propra risko. Oni ne rajtas vendi XK. Oni ja rajtas modifi la fontan tekston por persona uzo kun mencio pri lingvo.org bonvole.


<< klavaro