LINGVO.ORG abcTajpu2 por tajpi supersignojn en Firefox

La simbolo por Eŭropa tago de lingvoj ABCTAJPU2 estas projekto por ECML (Eŭropa tago de lingvoj). The aldonaĵo "abcTajpu2" donas plurajn metodojn tajpi literojn de diversaj Eŭropaj (kaj aliaj) lingvoj.

Agordi kaj krei makroojn

La defaŭltaj opcioj ofte estas sufiĉe bonaj por multaj, sed por agordi "abcTajpu2" kaj krei proprajn makroojn aŭ klavaron, iru al la "retadreso" about:addons en Firefox.

La unua ujo estas via difino de makrooj, unu aŭ pli da nomo=enhavo| kie % estas speciala, ekzemple %H signifas la nunan tempon, %[demando:defaŭlto] signifas parametron por la makroo, %l signifas | mem:
n=Ñ|n=ñ|sm=Saluton %^[nomo:mondo]|t=%H

La dua ujo estas por via propra klavaro. Tie eblas ne nur literoj sed ankaŭ vortoj se inter < kaj > (sed por nur < uzu <<> kaj por nur > uzu <>>). Jen simpla ekzemplo.
àβĉ
♔♕♖♗♘♙
♚♛♜♝♞♟


La tria ujo estas por la kunteksta menuo, kaj povas enhavi individuajn literojn aŭ viajn preferatajn lingvojn (ekzemple eo por Esperanto, fr por la franca, de por la germana, es por la hispana, ktp).

La kvara ujo estas por la agklavo - unu klavpremo por tiu ujo. Ne ĉiuj agklavoj funkcias, provu diversajn en via sistemo por trovi unu bonan.

Premi la verdan butonon (aŭ premi alt-k)

Kun fulmo

Ekzemplo per litero

Fulma metodo (⚡) elektita, kaj tonduja metodo (📋) ne elektita.

  1. Fokuse, la tajpmontrilo estu en iu tajpujo de la interreta paĝo.
  2. Premu .
  3. Premu literon en la klavara ejo.
  4. La litero kopiiĝas al la interreta paĝo.

Ekzemplo per makroo

Fulma metodo (⚡) elektita, kaj tonduja metodo (📋) ne elektita.

  1. Fokuse, la tajpmontrilo estu en iu tajpujo de la interreta paĝo.
  2. Premu .
  3. Tajpu makroon en la makroa tekstejo (la pli malgranda supra ujo).
  4. Se la makroo havas "demandojn", do %[], respondu al ili laŭbezone.
  5. Tajpu enigon.
  6. La litero kopiiĝas al la interreta paĝo.

Sen fulmo

Fulma metodo (⚡) ne elektita, kaj tonduja metodo (📋) ne elektita.

  1. Fokuse, la tajpmontrilo estu en iu tajpujo de la interreta paĝo.
  2. Premu .
  3. Premu literon en la klavara ejo.
  4. Faru aliajn makroon/literojn laŭbezone.
  5. Fine premu la butonon kun verda ✔.
  6. La litero/teksto en la pli granda malsupra ujo kopiiĝas al la interreta paĝo.

Sendi al tondujo

Foje kaj en iuj retejoj la "kopii al interreta paĝo" ne bone funkcias, do anstataŭ kopii al la paĝo oni povas kopii al la tondujo. Por tio, elektu la tondujan metodon (📋). (Cetere alia maniero atingi al-tonduj-econ estas premi stir-maj-7 anstataŭ alt-k)

Uzo de via propra klavaro

Via propra klavaro (agordita laŭ la dua ujo en la opcioj about:addons).

Rapida klavaroŝanĝiĝo al unu el viaj preferataj lingvoj (agorditaj laŭ la tria ujo en la opcioj about:addons).

Per muso dekstre klaki

Kuntekstklaki tekstujon la interreta paĝo kaj sekvi la menuon "Abctajpu". Tiu menuo agordeblas per la tria ujo de opcioj (about:addons) uzante ISO-639 kodojn, ekzemple:
eo| es Eblas verki propran submenuon:
😺🐶🦊 🌎🌍🌏| eo, fr, @menua nomo, miaj literoj

Per klavaro premi alt-X (aŭ simila agklavo ekzemple stir-Y)

Dum oni povas plej ĝenerale tajpi alt-k makroon, inverse oni povas tajpi makron alt-x (aŭ alian agklavon bonan por via sistemo).