Pri aŭtomata tradukado en Esperanto pere de servila programo Elitrad

TRADUKU AL ESPERANTO

TRADUKU DE ESPERANTO

Aldone, estas ATP por krozilo Explorer kun eksperimenta parola interfaco.


Pri Elitrad, modesta sed utila

Elitrad estas traduk-programo kiu kapablas traduki (iun ajn) retpaĝon el la angla Esperanten. La Esperantistoj mem verkas altkvalitajn paĝojn sed ili malmultas. Elitrad kreas malaltkvalitajn paĝojn sed ili multas. Spite al la ne tre bona kvalito de maŝintradukado, estas kvar motivoj de Elitrad:

Kiom da paĝoj en la Interreto?

La Tut-Tera Teksaĵo malfermis oceanon da senkostaj informoj al personoj kun Interreta aliro. Proksimume okdek procento da TTT-paĝoj estas anglalingvaj. Se vi povas facile legi la anglan, la TTT proponas al vi grandegan nombron da libroj, gazetoj, revuoj, eĉ tutaj enciklopedioj. Kaj se vi legas la anglan nefacile aŭ tute ne, ĉi tiuj rimedoj estas fermitaj por vi.

Estas preskaŭ miliardo da anglalingvaj retpaĝoj! ( http://www.internetworldstats.com http://www.glreach.com/globstats/ http://www.internettrafficreport.com/ abako )

Ĉefa idealo de la Esperanto-movado estas "lingva demokratio" - ĝi signifas faciligi aliron al informoj per Esperanto. Per ĉi tiu aŭtomata traduko-projekto oni esperas montri unu manieron per kiu tiu idealo povas realiĝi, kaj instigi la disvolvon de pli altnivelaj programaroj por pli kontentigaj tradukoj.

Kial la nomo Elitrad?

Etna-Lingva Internacia TRADukado, kaj elit-rad ;-) Cetere, la nomo estas belsona kaj nenie aliloke en la Interreto.

Kiam kaj kiuj eklaboris Elitrad?

De 1999 Mike Leon estas kompilanta anglajn-Esperantajn listojn de vortoj kaj frazoj speciale adaptitaj por aŭtomata tradukado de anglalingvaj TTT-paĝoj pri ĉia ajn temo. Dum 2001 Aaron Irvine verkis interretan programon el tiuj listoj kaj starigis lingvo.org/elitrad. Ekde tiam, aliaj helpas, kaj ĉiam ni atendas helpantojn por vortaroj en aliaj lingvoj.

Se vi rimarkas mison aŭ mankon, kiel korekti? Ĉu estas aliaj manieroj helpi?

Apertium estas por ni la estonteco, kaj se vi emas kunlabori, ek al apertium.org!

Kiel funkcias Elitrad?

La programo utiligas neniom da artefarita inteligento. La "tradukoj" estas pli-malpli simplaj anstataŭigoj kun ĉiuj malavantagoj de tiu metodo, apenaŭ pli ol la angla en aliaj vortoj. Estas preskaŭ neniuj akuzativoj, kaj pluralaj adjektivoj ne ĉiam estas en bona ordo, kaj la plejmulto de verboj estas sole en siaj radiko-formoj (ven, vid, parol), sen la kutimaj finaĵoj (venis, vidas, parolos). Ja Esperanto, sed ne kiel ni amas ĝin!

Cetere, vortoj havas multajn rolojn - verbajn, substantivajn, adjektivajn - kaj la diversaj signifoj de iu vorto povus, aŭ povus ne, esti parencaj. Ekzemple la ofta anglalingva vorto "too" signifas "troa" au "ankaŭ" lau la kunteksto. Sed pro praktikaj kialoj, oni povas montri nur unu tradukon de iu vorto au frazo, kiu povus esti ĝusta, aŭ nur "sugesta", aŭ tute malĝusta!

Bonvole estu komprenema ke la preciza funkciado restos sekreta por protekti Elitrad kontraŭ malamikoj de la IHL.

Kio ne estas tradukebla?

Nek https nek teksto en bildoj nek paĝoj bezonantaj kutetojn nek veraj XML-aĵoj (krom simpla XHTML) estas tradukeblaj. Unu celo de Elitrad estas ne perfektiĝi sed instigi potencajn traduksoftvar-firmaojn krei profesiajn Esperantajn (ret-)tradukmaŝinojn.

Kio estas la stilaj opcioj?

Elitrad povas montri siajn antaŭtradukojn laŭ diversaj manieroj ("stiloj"), ekzemple ...

  1. Unu traduko por ĉiu vorto aŭ frazo
  2. Same, sed metante la kursoron sur vorton

Kaj pri privateco?

Elitrad spionas nek viajn retadresojn nek viajn poŝtaĵojn. Via privateco estas respektata.

Kio kaj kiom la kvoto?

Via kvoto dependas de via pasvorta nivelo.

Tradukoj sur malnovaj poŝtelefonoj?




WAP0 (HDML)? Jes, iru al http://lingvo.org/hdml sur telefonoj.
WAP1 (WML)? Jes, iru al http://lingvo.org/wap sur telefonoj.
WAP2 (HTMLMP)? Jes, iru al http://lingvo.org/pt sur telefonoj.

Tradukoj kun parolrekono?

Eksperimente, kaj tre bazkvalite, por uzantoj de "Mikrosoft-a Explorer kun angla parolrekono", eblas ATP. Vi parolu en Esperanto/Angla, la vian komputilon (uzante Eoxx/Elitrad) reparolos en Angla/Esperanto!

Ĉu la uzo de Elitrad estas senpaga?

Jes! Sed samtempe, estas nenia garantio pri ĝusteco kaj kvalito de la tradukoj. La fuŝangla ne maloftas en la Interreto, kaj eĉ la bonangla estas ambigua kaj do malfacile tradukebla.

Kondiĉoj por uzo de Elitrad.

Neniel atuku la servilon. Bonvole ne superu vian kvoton, tio estas, ne tro tro uzu la servon. Ne utiligu la servon por retaj pagoj (iru rekte al la TTT-ejo por doni viajn kreditkartajn detalojn ktp). Ne utiligu la tradukilon por legi kaj kredi gravajn informojn (krozu rekte kaj legu la etnan lingvon mem senpere). Ne utiligu la servon por provi kaŝi vian identon. Konsciu ke Elitrad kapablas nur bazajn maŝin-tradukojn kaj neniel povas respondeci pri iaj misoj kaj mankoj! Same, Elitrad tute ne akceptas ian responson pri maŝintradukaĵoj (aŭ redaktitaj maŝintradukaĵoj) kiuj estas neintence kalumniaj, aŭ lezas ies kopirajton, ktp.

Kondiĉoj por komerca uzo de Elitrad.

Povus esti ke Esperanto ekfariĝos grava monda lingvo (eble per la helpo de Elitrad mem ;-), kaj pro tio retestroj serĉos kvalitajn E-ajn tradukaĵojn. Vi rajtas unue traduki la retpaĝojn per Elitrad (en Redakta stilo) kaj tiam mem plibonigi la paĝojn ĝis bonkvalita Esperanto, kaj due vendi tiujn al la retestro, kondiĉe ke la fina tradukaĵo estas "sufiĉe" pli bona ol la Elitrad-a tradukaĵo, kaj kondiĉe ke la retestro scias ke lingvo.org/elitrad ekzistas (cetere vi ne devas diri ke vi uzis Elitrad).

Finaj vortoj.

Bonan krozadon Esperante tra la tuta interreto! Ĝuu!!
Salutas vin, la teamo.

Iuj ligoj pri vortaroj kaj tradukiloj/tradukado.


Google