AT Aŭstrio BE Belgio CY Kiprio CZ Ĉehio DE Germanio DK Danio EE Estonio ES Hispanio FI Finnlando FR Francio GB Britio GR Grekio HU Hungario IE Irlando IT Italio LT Litovio LU Luksemburgo LV Latvio MT Malto NL Nederlando PL Pollando PT Portugalio SE Svedio SI Slovenio SK Slovakio Katalunio


English monolith or Esperantic rainbow - a difficult language can't protect diversity Esperanto for long term wealth - EUR 25000000000 - says a respected independent report

LINGVO.ORGManifesto de Prago pri la internacia lingvo Esperanto

La Manifesto de Prago estas deklaro prezentita en la Universala Kongreso de Esperanto 1996 en Prago.
Oni povas legi pli pri la manifesto en Wikipedia. (Por versio en gestolingvo iru al Signuno.)

LINGVO.ORGEsperanto en la EU parlamento

Lastaj demandoj al EP

Membrino de Eŭropa parlamento Ljudmila Novak prezentis la 21-an de januaro 2009 al la Eŭropa Parlamento en Komitato por Kulturo sub la signo: PE 416.668v01-00 kadre de debato pri la raporto/opinio pri multlingveco de Vasco Graca Moura tri proponojn pri ŝanĝoj de artikolo 4:

Propono pri ŝanĝo: 4a. (nova) konstatas ke la principo de estimo de egalrajteco ne povas esti certigita dum oni uzas nacian lingvon (la anglan) kiel »lingua franca«.

Propono pri ŝanĝo: 4b. (nova) proponas, ke konservante kaj uzante vivajn lingvojn, estimante lingvan diversecon kaj stimulante lernadon de diversaj lingvoj oni pristudu la eblecon kaj utilecon de enkonduko de komuna artefarita lingvo en EU, ekzemple Esperanto. Nur ĝi povus faciligi interkompreniĝadon en Eŭropo kaj kun loĝantoj de aliaj kontinentoj, ĉar ĝi estas simpla por lernado kaj uzo.

Propono de ŝanĝo: 4c. (nova) konstatas, ke la enkonduko de eŭro kiel komuna eŭropa monunuo, ege faciligis komercadon inter la ŝtatoj kaj helpis al ekonomia kresko kaj pli granda stabileco en EU. Similajn efektojn povus havi ankaŭ enkonduko de komuna komuniklingvo, kiu ja neniel forigus aŭ limigus uzon de naciaj kaj aliaj vivaj lingvoj uzataj en EU.

En tiu sama dokumento, estas propono de Marco Cappato, proponante ke indikiloj pri lingva rego estu ankaŭ en Esperanto.

Ĉiuj demandoj al EP

LINGVO.ORGRaporto Grin

CS Výuka cizích jazyků jako veřejná politika, François GRIN, Profesor, univerzity v Ženevě, SRED

EO Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko, François GRIN, Profesoro, Universitato de Ĝenevo, Adjunkta Direktoro, SRED

FR L'enseignement des langues étrangères comme politique publique, François GRIN, Professeur, Université de Genève, Directeur adjoint, SRED

NL Een openbaar beleid voor het onderwijs van vreemde talen, François GRIN, Hoogleraar, Universiteit van Geneve, Adjunct Directeur, SRED

PT O ensino das línguas estrangeiras como política pública, François GRIN, Professor da Universidade de Genebra, Director adjunto, SRED

  1. EO Resumo pri la raporto Grin
  2. EO vikio/Grin - superrigarda paĝo pri la Raporto Grin
  3. EO uea/Grin - tradukado en HTML
  4. FR Francio Flugfolion faritan de SAT Amikaro pri la Raporto
  5. FR Francio Flugfolion faritan de EDE pri la Raporto por la Assises pri Plurlingvismo novembro 2005 en Parizo. EDE reprezentantoj disdonadis tre bonan unupaĝan (A4) resumon de la raporto, en la franca, antaŭ la kunveno de la "Assises du Plurilinguisme" en Parizo la 24-an de novembro 2005. EO Traduko en Esperanto
  6. EO Francio Franca parlamentano rekomendas Esperanton por EU
  7. Litovio La 22-an de Decembro, 2005 en la Nr.22 ( 334 ) dusemajna gazeto de litoviaj sciencistoj "Mokslo Lietuva" ( Scienca Litovio ) sur la paĝo 14 publikigis plenan tekston de Konkluda dokumento de la 4-a Nitobe-Simpozio okazinta en Vilnius la 30-an de Julio - la 1-an de Augusto, 2005 laŭ la temo "Lingvopolitikaj aspektoj de plivastiĝo de Eŭropa Unio" kaj la Gazetaran Komunikon pri la fama raporto GRIN titolitan "Esperanto - veiksmingesne ir teisingesne galimybe" ( Esperanto estas pli efika kaj pli justa ebleco ). Publikaĵo okupas tutan paĝon. Tio ĉi estas jam la dua litova gazeto, kiu publikigis tiujn du gravajn dokumentojn, pli frue ambau tiujn dokumentojn en litova lingvo publikigis ĉiutaga tutlanda gazeto "Lietuvos aidas". Ambaŭ dokumentojn al litova lingvo el Esperanto tradukis Laimius STRAZNICKAS. Gazeton eblas legi rete http://ml.lms.lt [informo de Povilas JEGOROVAS]
  8. FR Artikolo EDE EO Artikolo EDE
  9. NL Nederlando Gazetara komuniko de VEB
  10. FR Blogo Parole a tous
  11. FR Svisio Le Courrier
  12. ES Resumo en HTML de esperanto-ct
  13. FR Diversaj reagoj (inter kiuj tiu de Henri Masson)
  14. FR (Antaŭa samtema artikolo de F. Grin)
  15. FR Parizo la 24.11.05, citas la raporton Grin
  16. EO Teksto de Dafydd ap Fergus
  17. EU EEU okupiĝis mem pri la raporto Grin en junio 2006 sendonte al ĉiuj EU-parlamentanoj unupaĝan bazan informon pri ĝi en naciaj lingvoj. EEU kaj la Nitobe-centro por lingva demokratio petas vian helpon traduki leteron sendotan al EU-parlamentanoj.
  18. Diskutlisto http://fr.groups.yahoo.com/group/europo/
  19. EO Komento (Derks)
  20. EO Komento (Irvine)
  21. EO Pri permeso
  22. EO Deziro por nova resumo
  23. EO Demandoj P-3652/06 kaj E-3653/06
  24. EO Profesoro François Grin prelegis esperantlingve en la UK de Florenco.

LINGVO.ORGRaporto Ekolingvo

LINGVO.ORGHimno por la Eŭropa Unio

Por doni pli malpasive Eŭropecan senton al civitanoj, estis iam proponita de EEU ke la Eŭropa himno, kiu jam havas muzikon (Odo al Ĝojo), havu vortojn. Elekto de lingvo kaj vortoj neniel facilas kompreneble. (Jen antaŭauj versioj de la himno).

Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nur,
nek rivero nek montaro plu landlimoj estas nun,
Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid',
Nun brilegu belo via, ĉiu estas via id'
Via flago kunfratigas homojn post milita temp',
Via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent'.

De l' Malnova Kontinento, ĵus ekstaris la popol',
gvidas ĝin tre nova sento, kaj kuniga forta vol'.
Sub la ŝildo de la juro, ni vivados en konkord'
Tio estas nia ĵuro: unu land' kaj unu sort'.
Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj'.
Tuthomaro granda rondo, en la paco, en la ĝoj'.

LINGVO.ORGKontakti

Pri la Praga manifesto iru al uea.org. Pri la raporto Grin iru al europo.eu. Se vi volas proponi tradukaĵon en nova lingvo, bonvole kontaktu Aaron4 ĉe lingvo.org. Vizitu aldone, traduku.net kaj esperanto-tv.com.