LINGVO.ORG Ĉu seksismo en Esperanto?

Problemo pripensinda, minaco malignorenda al Esperanto

Malamikoj de Esperanto ofte kritikas pro la ŝajna seksa malsimetrio, virŝovenismo en la lingvo, ekzemple: *, *, *, *.

La vortaro, ne tiom da problemaj vortoj

La plej multaj radikoj en Esperanto estas sekse neŭtraj: ĉiuj -ul, -ist, -an, -estr, -id, -ant, -int, -ont, -at, -it, -ot, ĉiuj bestospecioj, ĉiuj landanoj, kaj multegaj aliaj! Kaj por la "problemo" de manko de simetrio ĉe la seksa sufikso, jam la solvo estas -iĉ (vaste komprenata kaj iom uzata). Aldone, rimarkindas ke diri ekzemple "amiko kaj amikino" estas malbona stilo ĉar jam amiko=amikiĉo/amikino - oni dirus geamikoj / (amikinoj kaj amikiĉoj) / ((femamikoj kaj viramikoj)). Kie vir- estas forta -iĉ, kaj fem- estas forta -in. Unu alia ekzemplo: doktoro estas ulo (ĉu maskla ĉu femala) kun PhD, doktorino estas femala ulo kun PhD, doktoriĉo estas maskla ulo kun PhD, kaj bona stilo estas diri simple "doktoro" (ne doktoriĉo nek doktorino).

Por la malmultaj (ĉ. 30) "problemaj" vortoj, estu du versioj por ke la malamikoj de Esperanto ne plu povus kritiki. (Gepatrano similas sed ne identas al patro/patrino, kaj infano similas sed ne identas as knabo/knabino). Versioj elekteblaj laŭ individuaj plaĉoj (la E-komunumo povus do demokrate elekti iom post iom; kaj cetere la versioj utilus por ekzemple poezio):

Vidu ankaŭ PMEG

La pronomoj, facila solvo, malfacila interkonsento

La pronomo "li" estas la priparolata maskla persono, sed foje pro manko de oficialeco de "ri", "li" povas esti la priparolata persono kun nekonata sekso. Rimarkindas ke Zamenhof konsilis uzi la vorton "ĝi" nur por anstataŭi objekton aŭ aferon, tamen por infanetoj oni ja (mis)uzas la pronomon. Anstataŭ tiel dusignife uzi "li" aŭ "ĝi", oni pli klare kaj pli juste povas por la signifo "priparolata persono kun nekonata sekso" uzi la vorton "ri".

Vidu ankaŭ PMEG kaj PMEG.