LINGVO.ORG Himno por la Eŭropa Unio

Eŭropanoj lernu iomete da Esperanto por kanti la Eŭropan himnon kune kaj neŭtrale (nek samtempe multlingve nek nur germane). Do utila celo, kaj tre eta kosto (maksimume unu horo por instrui bazegan Esperanton por kompreni la kelkajn frazojn de la himno). La versio de Umberto Broccatelli estu uzata, sed jen sube por historia intereso estas iuj aliaj versioj iam proponitaj.

1. Himno en Esperanto - Umberto Broccatelli - fina versio [♫]

Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nur,
nek rivero nek montaro plu landlimoj estas nun.
Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid';
nun brilegu belo via, ĉiu estas via id'.
Via flago kunfratigas homojn post milita temp',
via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent'.

De l' Malnova Kontinento, ĵus ekstaris la popol',
gvidas ĝin tre nova sento kaj kuniga forta vol'.
Sub la ŝildo de la juro, ni vivados en konkord',
tio estas nia ĵuro: unu land' kaj unu sort'.
Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj':
tuthomara granda rondo, en la paco, en la ĝoj'.


2. Latina versio de Peter Roland kaj Peter Diem (kun traduko en Esperanto) [♫]

Est Europa nunc unita
et unita maneat
Una in diversitate
pacem mundi augeat

Semper regant in Europa
fides et iustitia
et libertas populorum
in maiore patria

Cives, floreat Europa
opus magnum vocat vos
Stellae signa sunt in caelo
aureae, quae iungant nos


Unuecas nun Eŭropo
kaj restadu tiel ĝi
Nia bunta kuniĝado
al mondpaco helpu pli 

Ĉiam regu tra Eŭropo
fido justo kaj liber'
Ade tio por popolo
en landaro kun esper' 

Beltaskego pri Eŭropo
por prospero jen la voj'
Oraj steloj en ĉielo 
nin kunigas en la ĝoj' 


3. Iama mallonga versio

Kantu kune amikaro ni la ĝojon festas nun,
diverseca unuiĝo, blua ĉiel' ora sun'.

Via flago kunpacigas post militoj kaj horor',
jam brilegas la espero, ĉia bono en la kor'.

Civitanoj elproklamas jen direkto al prosper',
en landaro Eŭropa, fido justo kaj liber'.


4. Umberto Broccatelli frua versio (versio ne uzata)

Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nur,
nek rivero nek montaro plu landlimoj estas nun,
Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid';
Nun brilegu belo via, ĉiu estas via id'.
Via flago kunfratigas homojn post milita temp',
Via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent'.


Sub la ŝildo de la juro ni vivados en konkord'.
Tio estas nia ĵuro: unu land' kaj unu sort'.
Tra l' Malnova Kontinento nun laŭtiĝu nia kant',
flugu per facila vento En la lingvo Esperant'!
Jen ekzemplo por la mondo: jen direkto, jen la voj':
tuthomara granda rondo en la paco, en la ĝoj'!


5. Versio de Zamenhof (versio ne uzata nuntempe)

Ĝojo bela, dia lumo, Vi, filino de l' ĉiel'
Al Vi venas nun adeptoj por saluti kun fidel'
Vi mirakle ligas kune dividitojn de la sort'
Fratoj estos ĉiuj homoj, kiujn tuŝas Via fort'
Vi mirakle ligas kune dividitojn de la sort'
Fratoj estos ĉiuj homoj, kiujn tuŝas Via fort'


Nia lingvo Esperanto donas helpon al la mond'
Ho, kreskadu la anaro de pacema granda rond'
Kaj nuliĝu per kompreno la malpaca aĉa front'
Nia lingvo Esperanto povas servi kiel pont'
Kaj nuliĝu per kompreno la malpaca aĉa front'
Nia lingvo Esperanto povas servi kiel pont'


6. Iamaj germanlingvaj versioj (versioj ne uzataj por EU) [♫]

Freude, schöner Götterfunken,
Tochter aus Elysium!
Wir betreten feuertrunken,
Himmlische, dein Heiligtum.
Deine Zauber binden wieder,
Was die Mode streng geteilt,
Alle Menschen werden Brüder,
Wo dein sanfter Flügel weilt.

Traduko de Kalocsay:

Ĝoj'! Fajrero belradia!
Elizea di-filin'!
fajrebrie ni al via
templo iras, preĝi vin.
Ĉesu, de vi sorĉligate
de l' rigora mod' la ŝir',
ĉiuj homoj sentas frate,
se vi ŝirmas per flugil'.

Traduko de Éva FARKAS-TATÁR:

Ĝojo, bela dia lumo
Vi, filino de l' ĉiel,
Al vi venas nun adeptoj
Por saluti kun fidel.
Vi mirakle ligas kune
dividitojn de la sort',
Fratoj estos ĉiuj homoj
Kiujn tuŝas via fort'
Vi mirakle ligas kune
dividitojn de la sort'
Fratoj estos ĉiuj homoj
Kiujn tuŝas via fort. 

7. Iama versio de U. Matthias